La plej danĝera ludo
Post fali en la Kariban Maron dum ĉasvojaĝo, la verkisto kaj ĉasisto Sanĝero Rainsfordo troviĝis ĉe stranga loko: Ŝipkaptil-insulo. La solaj tieaj loĝantoj estas ĉas-amanta maljuna generalo kaj lia kolosa servisto.
Generalo Zarofo, kiu unue montriĝas agrabla kaj rafinita gastiganto, poste malkaŝas sian krudan duan vizaĝon: li estas feroca ĉasisto, tiel feroca kaj senkompata kiel tigro. Li konfesas sentime, ke li kutimas forkapti alvenintojn al la insulo, por poste liberigi ilin en la ĝangalon kaj ĉasi ilin kiel bestojn en freneza eskapludo.
Kion Rainsfordo ne sciis kiam li paŝis sur tiun insulon, estas ke li ankaŭ iĝis ĉasaĵo de kruela sadisto kiel Zarofo.
Koro-haltigisto
Ĉarli Spring estas elŝrankiĝinta geja junulo studanta en mezlernejo Truham. Li sidas apud Nik Nelson, la kutima atleto, kaj surprize ili rapide amikiĝas. Nik, siaflanke, ĉiam certis pri siaj sekspreferoj sed kiam li komencas pasigi tempon kun Ĉarli, li komencas senti ion, kion li neniam sentis antaŭe.
Ili establas ligon en kiu naiveco, revoj kaj memmalkovroj estas ŝlosilaj por la evoluo de rakonto, kiu memorigos nin pri la ekzisto de amoj, kiuj estas fragilaj kiel vitro kaj memorindaj kiel diamanto.
Kun la hezitoj tipaj de adoleska amo, Koro-haltigisto spegulas la manieron senti de nuntempaj junuloj, per malfermita kaj natura vido de amo kaj seksa identeco, sen iam perdi delikatecon kaj emocion.